[Eaf-informo] Mendu kune la verkon "Solaris"

Juha Metsäkallas Juha.Metsakallas at iki.fi
To Marras 28 14:46:13 EEST 2021


Saluton!

Ĉi-jare oni jubileas la naskiĝon de la pola verkisto Stanislaw Lem antaŭ 
cent jaroj. Pro tiu okazaĵo Bjalistoka Esperanto-societo eldonis 
tradukon al Esperanto de unu el la plej konataj verkoj de Lem, la romano 
/Solaris/. Mi prezentis (finne) la verkon en Finna babilejo

    https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2021/10/solaris/

kaj Libera folio havis ankaŭ sian prezenton

    https://www.liberafolio.org/2021/09/15/klasikajo-de-stanislaw-lem-aperis-en-esperanto/

Dum la daŭra kurso en Turku ni legis la libere enhaveblan fragmenton de 
la libro kaj ni ekhavis ideon mendi kune kelkajn ekzemplerojn. Se vi 
volas partopreni en tiu mendo, respondu *al mi ne pli poste ol 7.11.*

La prezo de la libro mem estas 8,75 plus afranko de Pollando.

    https://espero.bialystok.pl/eo/produkt/solaris/?wmc-currency=EUR

Notu, ke ni mendas librojn al Turku kaj liveras ilin de tie. Eventualajn 
aldonajn kostojn de la liverado de tie pagas la mendinto.

Juha M.

-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20211028/b68e8593/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo