[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 1033] Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
Tuomo Grundström
tuomo.grundstrom at gmail.com
Ma Huhti 18 10:03:27 EEST 2022
*Tätä tapahtumaa ja erikoistarjousta kannattaa käyttää, tämä
"kieliniekkakokous" *
*on oikeasti kiinnostava niin esperanton kuin yleiseltä kannalta. *
*Siitä on hyvä mainita ja mainostaa kieliaiheista kiinnostuneille
kollegoille, ystäville ja kylänmiehille.*
Tomas'
---------- Forwarded message ---------
Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
Date: ma 18. huhtik. 2022 klo 0.50
Subject: [N-ro 1033] Reta Poliglota Renkontiĝo kun rabato por esperantistoj
To: <tuomo.grundstrom at gmail.com>
------------------------------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1033
2022-04-17
------------------------------
RETA POLIGLOTA RENKONTIĜO KUN RABATO POR ESPERANTISTOJ
UEA estas la ĉefsponsoro
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/partners/> de la
Poliglotaj Renkontiĝoj en 2022, kaj por la ĉeesta (*Polyglot Gathering*
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/>, PG, junio) kaj por la
reta (*Polyglot
Gathering Online* <https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/>, PGO,
aprilo/majo) eldonoj.
*Fondotago de UEA: 114 jaroj*
Ĉi-jare antaŭ la ĉeesta PG okazos la PGO
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/>, de la 28-a de aprilo
ĝis la 1-a de majo. *La 28-a de aprilo estas la fondotago de UEA, en kiu
UEA 114-jariĝas.* La Prezidanto de UEA, Duncan Charters, havos spacon en la
inaŭguro de la evento por saluti kaj alparoli la partoprenantojn.
*UEA proponas specialajn rabatojn al individuaj membroj kaj esperantistoj*
Kadre de la ĉefsponsoreco de UEA al PGO ĉiu individua membro de UEA (IM)
rajtas je *40%-a rabato* de la kotizo por la PGO. Tio signifas, ke, se IM
aliĝas ekz-e ĝis la 25-a de aprilo, anstataŭ la normalan kotizon de 50 EUR, *IM
pagos nur 30 EŬR*. Por ĝui tiun rabaton, la IM devas entajpi sian UEA-kodon
(en la formato xxxx-x) en la rabatkampo de la aliĝilo
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/registration/>. Kaj se vi
ankoraŭ ne aliĝis en UEA por 2022, rapide faru per uea.org/alighoj/alighilo.
Aldone, eĉ se oni ne estas IM, tamen danke al UEA ĉiu esperantisto rajtas
je *20%-a rabato* de la kotizo de PGO (do anstataŭ 50 EUR por la normala
kotizo, esperantistoj, ne-IM de UEA, pagos 40 EUR). Por ĝui tiun rabaton,
esperantistoj devas entajpi en la rabatkampo de la aliĝilo
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/registration/> la
rabatkodon *ueamojosas*. Ĝis nun pli ol 450 personoj
<https://www.polyglotgathering.com/2022/eo/online/participants/> aliĝis al
la PGO.
*Informa agado*
La sponsoreco de UEA al PG kaj PGO okazas kadre de la informa agado de la
Asocio. En la eventoj partoprenas lingvemuloj, kiuj ne ĉiam estas bone
informitaj pri Esperanto. Tamen pro tio, ke ne temas pri Esperanto-eventoj,
sed pri poliglotaj eventoj, nia strategio estas, ke la informado pri
Esperanto okazu ekvilibre kaj donu rigardojn al la Esperanto-agado en la
mondo, kiuj ne ĉiam estas evidentaj al la ĝenerala publiko, do ne nur pure
lingva prezento de Esperanto. Kelkaj el la diversaj okazoj
<https://www.youtube.com/c/PolyglotGathering/search?query=esperanto> de tia
prezentado de Esperanto spekteblas en la jutuba kanalo de la evento. Por la
PGO 2022 UEA proponos tri sponsoritajn prezentojn Esperanto-rilatajn,
kunlabore kun partneroj kiel TEJO kaj aliaj.
*Solidareco kun Ukrainio*
PGO ankaŭ donos al ĉiuj civitanoj de Ukrainio senpagan partoprenon en la
evento. Ukrainoj rajtas uzi la kodon *Ukraine* en la aliĝilo. Tio estas
maniero de la evento esprimi respekton kaj subtenon al Ukrainio en ĉi tiuj
ekstreme malfacilaj tempoj. UEA subtenas tiun solidarecon.
UEA bondeziras bonan eventon al ĉiuj partoprenantoj de PGO (*Polyglot
Gathering Online*, “Poliglota Renkontiĝo Enreta”): ĝi estu bela okazo festi
nian lingvan diversecon kaj la klopodojn ebligi komunikadon inter malsamaj
gentoj kaj nutri interesiĝon pri la diverseco de kulturoj en la mondo. Tio
estas por ni unu el la bazoj, por ke la homaro ekzistu kaj prosperu en paco.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1033
Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj
<https://uea.org/via/retlistoj?ensalutu> (necesas ensaluti)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220418/44ab424c/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo