[Eaf-informo] Komuna mendo de libro “La aventuroj de Alico en Mirlando”
Paula Niinikorpi
paula.niinikorpi at gmail.com
Su Huhti 24 16:31:31 EEST 2022
Saluton!
Esperanto-Asocio de Britio eldonis novan esperantan tradukon de “La
aventuroj de Alico en Mirlando”.
Prezento pri la libro troviĝas ĉe
https://esperanto.org.uk/store/product/353-la-aventuroj-de-alico-en-mirlando/?tab=info
La prezo de la libro estas 15 GBP (amasrabato je 1/3 ekde 3 ekz.) plus
afranko de Britio. Aldoniĝas ankaŭ eblaj kostoj pro aldonvalora imposto kaj
dogano. Definitivan prezon eblas scii post la ricevo de la livero.
Mi planas mendi unu ekzempleron al mi, kaj se iu volas partopreni en la
mendo, respondu al mi plej laste la 30-an de aprilo.
Notu, ke mi mendas la librojn al Pori kaj liveras ilin de ĉi tie.
Eventualajn aldonajn kostojn de la liverado de tie pagas la mendinto.
Amike, Paula
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220424/4a111a03/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo