[Eaf-informo] 100-a datreveno de UK 1922
Osmo Buller
osmobuller at gmail.com
Ke Huhti 27 18:20:04 EEST 2022
Mi legis en la nova Esperantolehti, ke la urbo de la Aŭtunaj Tagoj estos
Varkaus. Estas ĉiam bone, se AT aŭ VT iras al tute nova loko, sed fakte
bona loko ĉi-jare estus Helsinko, kvankam niaj ĉefaj aranĝoj okazis tie jam
oftege. Nome, la 14-a UK okazis en Helsinko en 1922 (pli precize 9-15
aŭgusto), do antaŭ 100 jaroj. Tiu UK estis tiel grava evento en la historio
de Esperanto en Finnlando, ke ĝi meritas ian memoraranĝon. Dum ĝi oni
povus, ekzemple, viziti lokojn de diversaj programeroj de UK 1922. La ĉefa
kongresejo tiam estis la Domo de Statoj (Säätytalo). Aliaj ejoj estis
interalie la Nobelara Domo (Ritarihuone), la Malnova Studenta Domo, la
Nacai Teatro, la tiama Artpalaco de Stenman (vidalvide al la Sveda Teatro;
mi ne scias, kio nun estas tie) kaj la preĝejo de Kallio.
Povas esti, ke jam estas planoj por la 100-a datreveno de UK 1922, pri kiuj
mi ne scias. Se ne, eble la estraro de EAF povus pripensi, ĉu eblos ion
fari.
Osmo Buller
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220427/55f81aa4/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo