[Eaf-informo] 100-a datreveno de UK 1922

Jukka Laaksonen jvaleto at kolumbus.fi
To Huhti 28 11:58:48 EEST 2022


Bonege, Osmo!

La 14-a UK estis aparte grava afero, cxar gxi estis la unua tutmonda kongreso de iu ajn fako en la sendepedigxinta Finnlando. Pere de tiu fakto mi kredas, ke estas facile atingi publikecon, kaj aparte dum la nuna monda situacio. Foliumante la Kongresan Libron de la 14-a UK oni ekz. devas admiri, kiom da ministroj, altrangaj oficuloj, profesoroj kaj diverslandaj diplomatoj akreditaj al Helsinko aperas en la listo de Honora Komitato. Kiel la unua siatema internacia arangxo en Finnlando la kongreso ankaú ricevis pli multan publikecon ol la postaj tri UK-oj gxis nun. Mi varme subtenas la opiniojn de Osmo! AT -oj povos  cxiuokaze esti en Varkaus kun kutima programo.

Jukka Laaksonen

Lähetetty Windowsin Sähköpostiista

Lähettäjä: Osmo Buller
Lähetetty: keskiviikko 27. huhtikuuta 2022 18.30
Vastaanottaja: eaf-informo at esperanto.fi
Aihe: [Eaf-informo] 100-a datreveno de UK 1922

Mi legis en la nova Esperantolehti, ke la urbo de la Aŭtunaj Tagoj estos Varkaus. Estas ĉiam bone, se AT aŭ VT iras al tute nova loko, sed fakte bona loko ĉi-jare estus Helsinko, kvankam niaj ĉefaj aranĝoj okazis tie jam oftege. Nome, la 14-a UK okazis en Helsinko en 1922 (pli precize 9-15 aŭgusto), do antaŭ 100 jaroj. Tiu UK estis tiel grava evento en la historio de Esperanto en Finnlando, ke ĝi meritas ian memoraranĝon. Dum ĝi oni povus, ekzemple, viziti lokojn de diversaj programeroj de UK 1922. La ĉefa kongresejo tiam estis la Domo de Statoj (Säätytalo). Aliaj ejoj estis interalie la Nobelara Domo (Ritarihuone), la Malnova Studenta Domo, la Nacai Teatro, la tiama Artpalaco de Stenman (vidalvide al la Sveda Teatro; mi ne scias, kio nun estas tie) kaj la preĝejo de Kallio.

Povas esti, ke jam estas planoj por la 100-a datreveno de UK 1922, pri kiuj mi ne scias. Se ne, eble la estraro de EAF povus pripensi, ĉu eblos ion fari.

Osmo Buller

-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220428/f5ef599c/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo