[Eaf-informo] novaj vortoj por mi

Raita Pyhälä raita.pyhala at gmail.com
Ma Maalis 7 15:11:49 EET 2022


Dankon al Juha pro la klarigoj. Monato ricevis de mi artikolon pri
demencigho. Ili korektis ghin sed ne aperigos nun kiam ili ricevas tro da
artikoloj pri politiko. Tio nun gravas lau ili. Tamen en Finnlando jam 200
cent mil homoj kaj tiel ankau familioj suferas pro demenco kaj 15 mil
malsanighas chiujare. Tio legeblas en hodiaua HS.
Monato uzu la vortojn kiujn ili preferas. Mi ne enmiksighas en tio.
Dankon Juha.
Saliko

ma 7. maalisk. 2022 klo 13.21 Juha Metsäkallas <Juha.Metsakallas at iki.fi>
kirjoitti:

> Raita Pyhälä kirjoitti 7.3.2022 klo 9.08:
>
> mi lernis ke PIN-kodo nomiĝas ŝloskodo kaj "Naviggaattori" navigaciilo.
> Tio al mi utilas. Espereble ankaŭ al kelkaj el vi. Instruis min la revuo
> "Monato"
>
> Saliko
>
>
> Saluton!
>
> Mi iomete dubis tiujn vortojn kaj trovis la sekvan:
>
> La retejo Komputeko
>
> https://komputeko.net
>
> estas bone por serĉi komputilo- kaj poŝtelefonorilatajn terminojn. Pri la
> projekto mem vi povas legi el Vikipedio
>
> https://eo.wikipedia.org/wiki/Komputeko
>
> Kompreneble Komputeko ne estas senerara, sed laŭ ĝi *PIN-koodi* estas
> PIN-kodo (*p*ersona *i*dentiga *n*umero). Kvankam mi persone ne estas tre
> entuziasma pri tiaj mallongigoj, kiuj strebas havi la samajn literojn kiel
> la angla mallongigo (ekz. *a*kirita *i*mun-*d*eficita *s*indromo por AIDS
> kun tre dubinda apilko de la financa termino "deficito"), ĉi-okaze PIN
> estas en ordo. Nature la radiko "ŝlos/" estas taŭga en multaj aliaj okazoj,
> ekz.  klavoŝloso por *näppäinlukitus.*
>
> En la komenco oni pruntis multajn substantivajn vortojn en Esperanton
> tiel, ke ili konservis sian nacilingvan finaĵon "-cio", ekz. "demonstracio"
> kaj "navigacio". Poste oni komprenis, ke "ci" en ili estas superflua finaĵo
> sub nacilingva influo kaj oni esperantigis tiajn vortojn al "demonstrado"
> kaj "navigado" baze de la Esperantaj verboj, jen "demonstri" resp.
> "navigi". Do *GPS-navigaattori *aŭ *kepsi* estas (GPS-)navigilo. Ne estus
> surprizo al mi, se iu mallongigus tiun al goposilo 😁
>
> Fundamente verŝajne temas pri tio, ĉu vi rigardas la ĝeneralan revuon
> *Monato* aŭ la fakan retejon *Komputeko* pli fidinda.
>
> Juha
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220307/2b172326/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo