[Eaf-informo] novaj vortoj por mi

Juha Metsäkallas Juha.Metsakallas at iki.fi
Ma Maalis 7 13:20:21 EET 2022


Raita Pyhälä kirjoitti 7.3.2022 klo 9.08:
> mi lernis ke PIN-kodo nomiĝas ŝloskodo kaj "Naviggaattori" 
> navigaciilo. Tio al mi utilas. Espereble ankaŭ al kelkaj el vi. 
> Instruis min la revuo "Monato"
>
> Saliko


Saluton!

Mi iomete dubis tiujn vortojn kaj trovis la sekvan:

La retejo Komputeko

    https://komputeko.net

estas bone por serĉi komputilo- kaj poŝtelefonorilatajn terminojn. Pri 
la projekto mem vi povas legi el Vikipedio

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Komputeko

Kompreneble Komputeko ne estas senerara, sed laŭ ĝi /PIN-koodi/ estas 
PIN-kodo (*p*ersona *i*dentiga *n*umero). Kvankam mi persone ne estas 
tre entuziasma pri tiaj mallongigoj, kiuj strebas havi la samajn 
literojn kiel la angla mallongigo (ekz. *a*kirita *i*mun-*d*eficita 
*s*indromo por AIDS kun tre dubinda apilko de la financa termino 
"deficito"), ĉi-okaze PIN estas en ordo. Nature la radiko "ŝlos/" estas 
taŭga en multaj aliaj okazoj, ekz.  klavoŝloso por /näppäinlukitus./

En la komenco oni pruntis multajn substantivajn vortojn en Esperanton 
tiel, ke ili konservis sian nacilingvan finaĵon "-cio", ekz. 
"demonstracio" kaj "navigacio". Poste oni komprenis, ke "ci" en ili 
estas superflua finaĵo sub nacilingva influo kaj oni esperantigis tiajn 
vortojn al "demonstrado" kaj "navigado" baze de la Esperantaj verboj, 
jen "demonstri" resp. "navigi". Do /GPS-navigaattori /aŭ /kepsi/ estas 
(GPS-)navigilo. Ne estus surprizo al mi, se iu mallongigus tiun al 
goposilo 😁

Fundamente verŝajne temas pri tio, ĉu vi rigardas la ĝeneralan revuon 
/Monato/ aŭ la fakan retejon /Komputeko/ pli fidinda.

Juha

-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20220307/0d19050c/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo