[Eaf-informo] Fwd: [N-ro 1078] Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2022

Tuomo Grundström tuomo.grundstrom at gmail.com
Su Loka 20 10:46:14 EET 2022


Tiu cxi GK de UEA meritas esti legata kaj atentata cxe ni kaj monde.
Tomas’

Välitetty viesti alkaa:

> Lähettäjä: Gazetaraj Komunikoj de UEA <gk at co.uea.org>
> Päiväys: 20. marraskuuta 2022 klo 0.57.57 UTC+2
> Vastaanottaja: tuomo.grundstrom at gmail.com
> Aihe: [N-ro 1078] Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Infanoj, 20 novembro 2022
> 
> 
> Gazetaraj Komunikoj de UEA
> N-ro 1078
> 2022-11-19
> 
> MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA MONDA TAGO DE INFANOJ, 20 NOVEMBRO 2022
> 
> [ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]
> 
> Por la bonfarto de niaj infanoj ni devas konstrui mondon de paco, digno, egaleco kaj daŭripovo. Ĉiu infano, el ĉiu monda regiono, havas egalan kaj senkompromisan rajton je sano, edukado kaj protektado. 
> 
> Infanoj suferas pli multe ol aliaj homoj pro malriĉeco, konfliktoj kaj militoj, dislokigo, perforto kaj diskriminacio, kaj klimatŝanĝiĝo.
> 
> Infanaj rajtoj transpasas naciajn limojn. Tiel, por garantii la rajtojn de infanoj, oni bezonas tutmondan kunlaboron. Ni alvokas la registarojn de la mondo plenumi la Deklaracion pri Infanaj Rajtoj, la Konvencion pri Infanaj Rajtoj, kaj aliajn interkonsentojn kaj gvidliniojn de la Infana Fonduso de UN (Unicef) kaj de Unesko.
> 
> Infanoj havas lingvajn rajtojn. Ili ne suferu diskriminacion pro sia lingvo: ili rajtas uzi kaj antaŭenigi sian denaskan lingvon. Ili rajtas ricevi edukadon en tiu lingvo kaj en aliaj aldonaj lingvoj por sia sana disvolviĝo. Ili rajtas al helpo de tradukistoj kaj interpretistoj en publikaj servoj.
> 
> Edukado per denaskaj lingvoj gravas por inkluzivo kaj kvalito de lernado. Se infanoj eklernas per alia lingvo, tio malfaciligas ilian kapablon efike lerni. Laŭ lastatempa raporto de Unesko, kvankam ekzistas novaj klopodoj en pluraj landoj por antaŭenigi kulturan kaj lingvan diversecon, ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro aliras edukadon per lingvoj kiujn ili ne parolas aŭ komprenas.
> 
> La nuna Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj (2022-2032) memorigas nin, ke inkluzivo de indiĝenaj lingvoj en edukaj sistemoj estas esenca por plifortigi indiĝenajn lingvojn kaj kulturojn. Lastatempa esploro de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Demandoj montras, ke, kvankam indiĝenaj lingvoj estas leĝe protektataj en pluraj landoj, la nunaj kondiĉoj de publikaj politikoj malhelpas uzon de indiĝenaj lingvoj kaj favoras unulingvismon en nacia lingvo eĉ en landoj kun grandaj lingvaj minoritatoj.
> 
> Per la internacia lingvo Esperanto, ni diskonigas kaj antaŭenigas la principojn kaj celojn de egaleco kaj inkluziveco por ĉiuj infanoj. Ni ankaŭ aparte atentigas pri la ebleco utiligi Esperanton kiel akcelilon por lingva lernado kaj kiel rimedon por debatado kaj agado pri la rajtoj kaj bonfarto de infanoj ĉie en la mondo. 
> 
> Universala Esperanto-Asocio firme favoras la rajtojn de infanoj ĉie!
> 
> Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
> 
> Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
> 
> La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1078
> 
> Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)
> 
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20221120/035fbb2e/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo