[Eaf-informo] {Disarmed} Nur restas kelkaj eblecoj partopreni en la Mediteranea Esperanto-Semajno en marto 2024: Aliĝu tuj!
Esperanto-Provence
provence.esperanto.laposte.net at via.directmailapp.com
Ti Joulu 12 20:09:34 EET 2023
Kara ,
Bonvolu disvastigi tiun informon en via organizo Esperanto en Finnlando.
La Mediteranea Esperanto-Semajno 2024 estas preskaŭ kompleta! Nur restas kelkaj eblecoj partopreni en ĝi. Se ne jam tion faris, aliĝu tuj! Kaj memoru ke la aliĝoj finiĝos kiam la restadejo plenos aŭ maksimume la 31an de decembro 2023. Do necesas rapide reagi!
Ĝi okazos de la 9-a ĝis la 16-a de marto 2024, same kiel lastajn jarojn en la hotelo Miléade en Les Issambres, apud la Mediteranea marbordo en Suda Francio.
La semajno inkludos Esperantajn kursojn, je 3 niveloj, kaj kompletan distran programon kaj ekskursojn por profiti la belan veteron de la Lazura Marbordo komence de la printempo.
La semajno komenciĝos sabaton la 9-an de marto je la 16:00 kaj finiĝos sabaton la 16-an de marto je la 12:00.
Kursoj estos gvidataj de elstaraj instruistoj (https://provenco.esperanto-france.org/2024-03-09-16-Elstaraj-instruistoj):
• nivelo 1 (komencparolantoj) : Rodica TODOR (Rumanio)
• nivelo 2 (progresantoj) : Szilva SZABOLCS (Pollando)
• nivelo 3 (fluparolantoj) : Mireille GROSJEAN (Svisio)
Pli da detaloj aperas sur la retejo de Esperanto-Provence (https://provenco.esperanto-france.org/2024-03-09-16-Mediteranea) aŭ vi povas sendi al ni retmesaĝajn demandojn (mailto:provence.esperanto at laposte.net?subject=Demando%20pri%20MES).
Filmeto prezentas la eventon. Spektu ĝin (https://youtu.be/rcvx7955l9U?si=NJ-hHEotA8VVyXg6)!
Estas nur limigitaj eblecoj partopreni en tiu semajno. Do indas aliĝi rapide!
Vi povas aliĝi dumaniere:
Aliĝu kaj pagu rete (https://www.helloasso.com/associations/esperanto-provence/evenements/mediteranea-esperanto-semajno)
Printu kaj sendu la aliĝilon (https://www.dropbox.com/scl/fi/em4dlpr6coimtzrkxitla/231018-Aligxilo-MES-2024.pdf?rlkey=bejwr98njbe7fvafkmj11krg0&dl=0)
© Kopirajto 2023 Esperanto-Provence
Prezidanto: Pierre Oliva, Eden Parc 99, 2772 Montée du Vieux Camp, 83330 Le Castellet, Francio - provence.esperanto at laposte.net (mailto:provence.esperanto at laposte.net)
Vi ricevas tiun retmesaĝon ĉar vi estas membro de Esperanto-Provence aŭ iamrilatis kun Esperanto-Provence aaŭ la MES. Konforme al ĜDPR (Ĝenerala Datuma Protekta Regularo de la Eŭropa Unio), Esperanto-Provence nur kolektas vian nomon, retadreson kaj poŝtadreson. Tiuj informoj estos nur uzitaj por la bezonoj de la asocio. Vi estas la posedanto de viaj personaj informoj. Vi rajtas aliri al viaj personaj informoj kolektitaj de ni kaj vi rajtas peti forviŝon de la tuto aŭ de specifita parto. Vi iam ajn rajtas malaboni de tiu dissendlisto.
Malaboni (https://dmanalytics2.com/delivery-unsubscribe?d=gm2ejs0AQmy_Gv9TANEzYw&e=eaf-informo%40esperanto.fi&a=1DSe3ev8QsyTMs5wKRZ-8g&f=) • Montri retan version (https://dmanalytics2.com/campaign?d=gm2ejs0AQmy_Gv9TANEzYw&e=eaf-informo%40esperanto.fi&a=1DSe3ev8QsyTMs5wKRZ-8g&f=&t=1) • Kontakti Esperanto-Provence (mailto:provence.esperanto at laposte.net) • Retejo (https://provenco.esperanto-france.org/?lang=eo)
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231212/8534f4eb/attachment.html>
-------------- seuraava osa --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: 231018 Aligxilo MES 2024 k.pdf
Type: application/pdf
Size: 329108 bytes
Desc: ei saatavilla
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231212/8534f4eb/attachment.pdf>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo