[Eaf-informo] Demando.

Soile Lingman soilelingman at gmail.com
To Joulu 14 00:18:35 EET 2023


Saluton!
En Svedio ankoraŭ hodiaŭ ekzistas SLEA, Sveda Laborista Esperanto Asocio. Ĉu iu de vi scias kiam FLEA finis sian agadon en Finnlando? Ĉu eble Niilo Kavenius en Turku estis la lasta membro? Li estis bona amiko de mia patro, A.H. Tähtinen, kiu estis kunfondinto de Laborista Esperanto-klubo en Turku en la 30-aj jaroj. Mi mem partoprenis SAT-kongreson en Helsinki 1958 kiam Kaarlo Jokinen estis prezidanto de FLEA.

Soile Lingman

Skickat från min iPad




Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo