[Eaf-informo] Demando.
Osmo Buller
osmobuller at gmail.com
To Joulu 14 12:52:38 EET 2023
Saluton!Mi ne scias, kiam ĉesis funkcii FLEA (la plenq oficiala nomo estis
Suomejn Työväen Esperantoliitto "Finnlanda Laborista Esperanto-Asocio).
Verŝajne ĝi mortis iom post iom komence de la 1960-aj jaroj, Niilo Kavenius
verŝajne aktivis ĝis la fino kaj ankaŭ Erkki Järvinen el Vantaa. Kiel ofte
okazas en societoj, oficiala malfonda kunveno ne okazis, sed el la registro
de societoj (yhdistysrekisteri) FLEA estis forigita en 1991. Tiam oni
forigis amason da societoj, pri kiuj nenio audiĝis de longa tempo. Antau
deko da jaroj okazis nova amasforigado.
Kun amikaj salutoj,
Osmo Buller
to 14. jouluk. 2023 klo 0.20 Soile Lingman (soilelingman at gmail.com)
kirjoitti:
> Saluton!
> En Svedio ankoraŭ hodiaŭ ekzistas SLEA, Sveda Laborista Esperanto Asocio.
> Ĉu iu de vi scias kiam FLEA finis sian agadon en Finnlando? Ĉu eble Niilo
> Kavenius en Turku estis la lasta membro? Li estis bona amiko de mia patro,
> A.H. Tähtinen, kiu estis kunfondinto de Laborista Esperanto-klubo en Turku
> en la 30-aj jaroj. Mi mem partoprenis SAT-kongreson en Helsinki 1958 kiam
> Kaarlo Jokinen estis prezidanto de FLEA.
>
> Soile Lingman
>
> Skickat från min iPad
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231214/19cd0091/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo