[Eaf-informo] Demando.
Harri Laine
harri.laine at iki.fi
To Joulu 14 19:59:09 EET 2023
La laborista klubo en Helsinki nur ŝanĝis sian nomon. Ĝia nuna nomo
estas simple Esperanto-Klubo de Helsinki. La nomŝanĝo okazis verŝajne en
la 1960-jaroj. La "burĝa" klubo en la ĉefurbo estis Polusstelo.
Tiel oni povas diri, ke la laborista movado plu vivas, kvankam FLEA jam
mortis.
Harri Laine
Osmo Buller kirjoitti 14.12.2023 klo 12.52:
> Saluton!Mi ne scias, kiam ĉesis funkcii FLEA (la plenq oficiala nomo
> estis Suomejn Työväen Esperantoliitto "Finnlanda Laborista
> Esperanto-Asocio). Verŝajne ĝi mortis iom post iom komence de la 1960-aj
> jaroj, Niilo Kavenius verŝajne aktivis ĝis la fino kaj ankaŭ Erkki
> Järvinen el Vantaa. Kiel ofte okazas en societoj, oficiala malfonda
> kunveno ne okazis, sed el la registro de societoj (yhdistysrekisteri)
> FLEA estis forigita en 1991. Tiam oni forigis amason da societoj, pri
> kiuj nenio audiĝis de longa tempo. Antau deko da jaroj okazis nova
> amasforigado.
> Kun amikaj salutoj,
> Osmo Buller
>
>
> to 14. jouluk. 2023 klo 0.20 Soile Lingman (soilelingman at gmail.com
> <mailto:soilelingman at gmail.com>) kirjoitti:
>
> Saluton!
> En Svedio ankoraŭ hodiaŭ ekzistas SLEA, Sveda Laborista Esperanto
> Asocio. Ĉu iu de vi scias kiam FLEA finis sian agadon en Finnlando?
> Ĉu eble Niilo Kavenius en Turku estis la lasta membro? Li estis bona
> amiko de mia patro, A.H. Tähtinen, kiu estis kunfondinto de
> Laborista Esperanto-klubo en Turku en la 30-aj jaroj. Mi mem
> partoprenis SAT-kongreson en Helsinki 1958 kiam Kaarlo Jokinen estis
> prezidanto de FLEA.
>
> Soile Lingman
>
> Skickat från min iPad
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi <mailto:Eaf-informo at esperanto.fi>
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
> <http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi>
>
>
--
harri.laine at iki.fi
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo