[Eaf-informo] Demando.
Tuomo Grundström
tuomo.grundstrom at gmail.com
To Joulu 14 22:48:08 EET 2023
> Harri Laine <harri.laine at iki.fi> kirjoitti 14.12.2023 kello 20.00:
>
> La laborista klubo en Helsinki nur ŝanĝis sian nomon. Ĝia nuna nomo estas simple Esperanto-Klubo de Helsinki. La nomŝanĝo okazis verŝajne en la 1960-jaroj. La "burĝa" klubo en la ĉefurbo estis Polusstelo.
>
> Tiel oni povas diri, ke la laborista movado plu vivas, kvankam FLEA jam mortis.
>
> Harri Laine
>
> Osmo Buller kirjoitti 14.12.2023 klo 12.52:
>> Saluton!Mi ne scias, kiam ĉesis funkcii FLEA (la plenq oficiala nomo estis Suomejn Työväen Esperantoliitto "Finnlanda Laborista Esperanto-Asocio). Verŝajne ĝi mortis iom post iom komence de la 1960-aj jaroj, Niilo Kavenius verŝajne aktivis ĝis la fino kaj ankaŭ Erkki Järvinen el Vantaa. Kiel ofte okazas en societoj, oficiala malfonda kunveno ne okazis, sed el la registro de societoj (yhdistysrekisteri) FLEA estis forigita en 1991. Tiam oni forigis amason da societoj, pri kiuj nenio audiĝis de longa tempo. Antau deko da jaroj okazis nova amasforigado.
>> Kun amikaj salutoj,
>> Osmo Buller
>> to 14. jouluk. 2023 klo 0.20 Soile Lingman (soilelingman at gmail.com <mailto:soilelingman at gmail.com>) kirjoitti:
>> Saluton!
>> En Svedio ankoraŭ hodiaŭ ekzistas SLEA, Sveda Laborista Esperanto
>> Asocio. Ĉu iu de vi scias kiam FLEA finis sian agadon en Finnlando?
>> Ĉu eble Niilo Kavenius en Turku estis la lasta membro? Li estis bona
>> amiko de mia patro, A.H. Tähtinen, kiu estis kunfondinto de
>> Laborista Esperanto-klubo en Turku en la 30-aj jaroj. Mi mem
>> partoprenis SAT-kongreson en Helsinki 1958 kiam Kaarlo Jokinen estis
>> prezidanto de FLEA.
>> Soile Lingman
>> Skickat från min iPad
>> -- Eaf-informo mailing list
>> Eaf-informo at esperanto.fi <mailto:Eaf-informo at esperanto.fi>
>> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>> <http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi>
>
> --
> harri.laine at iki.fi
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo