[Eaf-informo] "finno" estas nun oficiala
Raita Pyhälä
raita.pyhala at gmail.com
Ma Marras 9 18:29:06 EEST 2023
Dankon ke vi informas nin. Pri fino k finno mi multe shercis kaj disputis.
La listo de la oficialigitaj geografiaj nomoj en Libera Folio tre utilas.
Mi legas ankau Monaton.
Nun semajnfine mi estas invitita rakonti pri BET57 en la stokholma kaj
gotenburga E- kluboj. Je mia propra kosto, krom ke esperantistoj tie
gastigos min. Tio al mi plachas.
Salute
Saliko
la 7. lokak. 2023 klo 15.02 Jouko Lindstedt <jslindst at icloud.com> kirjoitti:
> De tempo al tempo la Akademio de Esperanto publikigas tiel nomatajn
> Oficialajn Aldonojn (OA). Ilia celo estas normigi la lingvon aldonante
> vortojn al tiuj en la Fundamento de Esperanto. La Fundamenta vortaro kaj
> ĉiuj Oficialaj Aldonoj kune konsistigas la Akademian Vortaron, kiun sekvu
> ĉiuj kompilantoj de la ordinaraj vortaroj (ekzemple PIV).
>
>
> En septembro la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon, kiu estas tre
> longa: ĝi enhavas 420 radikojn kaj 832 vortojn aŭ plurvortajn terminojn
> derivitajn de ili. La kaŭzo de ĝia nekutima amplekso estas, ke ĝi enhavas
> ĉefe geografiajn terminojn kaj nomojn de diversaj gentoj kaj lingvoj, el la
> tuta mondo.
>
>
> Por ni finnoj estas interese, ke la radiko *finn-* fariĝis nun oficiala;
> pli frue ĝi estis ofte menciata en la akademiaj listoj de ”rekomendataj”
> geografiaj terminoj, sed tio ankoraŭ ne signifis oficialigon. Kiel nomon de
> nia lando la 10-a OA mencias unuavice la formon *Finnlando*, sed oni
> rajtas uzi ankaŭ *Finnujo*, kun la oficiala sufikso -*uj-*, kaj *Finnio*,
> kun la neofiala sufikso -*i-*. Oni povas esperi, ke la oficialigo de
> *finno* kaj *Finnlando* definitive ĉesigos diskuton pri *suomo* kaj
> *Suomio,* kiu de tempo al tempo reaperas.
>
>
> La vorto *finno,* kiel ordinare ĉiuj tiel nomataj gentonomoj, havas du
> ĉefajn signifojn. Ĝi povas signifi anon de certa gento aŭ homgrupo, kiu
> parolas la finnan lingvon kaj loĝas ĉefe en Finnlando, sed iom ankaŭ en
> aliaj landoj. Sed ĝi povas signifi ankaŭ iun ajn loĝanton de Finnlando. En
> la dua senco oni povas laŭnecese uzi la vorton *finnlandano,* sed
> ordinare *finno* sufiĉas: se oni diras, ke la finnoj ŝatas saŭni, tio ne
> signifas, ke nur la finnlingvaj finnoj tion ŝatas.
>
>
> Por difini la *finnan lingvon, *la Akademio oficialigis ankaŭ la radikon
> *Ural*-. En geografio oni nomas *Uralo *montaron kaj riveron ĉe la limo
> de Eŭropo kaj Azio. La finna lingvo, kiel ankaŭ ekzemple la estona kaj la
> hungara, apartenas al lingvofamilio nomata *uralaj lingvoj.* (Iuj kutimas
> diri, ke la finna estas *finn-ugra* lingvo. La termino *finn-ugra*
> signifas aŭ ĝuste la samon kiel *urala *aŭ, alternative, la plej grandan
> subgrupon de la uralaj lingvoj. La radiko *ugr-* restas neoficiala.)
>
>
> La 10-a OA inkluzivas ankaŭ la nomojn de la plej multaj ĉefurboj de
> diversaj landoj kaj de la plej multaj urboj de la Universalaj Kongresoj de
> Esperanto. Oficialaj fariĝis nun *Helsinko* kaj *Tampereo.* La nomo de la
> plej nova finna kongresurbo *Lahtio* tamen ne estis oficialigita pro
> problemo en ĝia sonstrukturo: ankoraŭ neniu oficiala vorto havas la
> konsonanton *h* antaŭ alia konsonanto. Kompreneble la mankanta oficialigo
> ne malhelpas laŭplaĉe uzi la nomon, kiu ja aperis en ĉiuj kongresaj
> dokumentoj. Ankaŭ la nomo de la litova ĉefurbo kaj kongesurbo *Vilno* plu
> restas neoficiala pro malsamaj opinioj pri ĝia plej taŭga formo.
>
>
> Ofialigita estis la nomo de la *Balta Maro, *sed ne la *Finna Golfo, *kiu
> estas pli malgranda marparto*. *El niaj najbaraj landoj kaj popoloj,
> *estono*, *Estonujo, svedo, Svedujo *kaj *norvego, Norvegujo* estis
> oficialigitaj jam en la 8-a OA; *ruso* kaj *Rusujo (Ruslando)* estas
> Fundamentaj. Ankaŭ *latvo, Latvujo* estis en la 8-a OA, sed *litovo,
> Litovujo *ricevis oficalan statuson nur nun samtempe kun *finno,
> Finnlando.* Pri ĉiuj landoj, kies nomoj estas formitaj kun la oficiala
> sufikso *-uj-*, oni rajtas uzi ankaŭ variantojn kun la neoficiala sufikso
> *-i-.*
>
>
> La gentonomoj *finno* kaj *litovo* devis atendi sian oficialigon tiel
> longe pro duboj pri ilia formo. Iuj esperantistoj ne ŝatis la duoblan
> konsonanton *-nn- *ene de radiko; tiaj duoblaj konsonantoj ja estas
> maloftaj en Esperanto (escepte de kunmetitaj vortoj: *sennoma*), sed jam
> la Fundamento enhavas la virinan nomon *Anno. *Rilate la vorton *litovo, *temis
> pri tio, ĉu ĝuste tiu formo de la radiko estas la plej internacia. Sed nun
> la Akademio do flankenmetis tiajn dubojn kaj faris unusence aproban decidon
> pri *finno* kaj *litovo*.
>
>
> La 10-a Oficiala Aldono aperos en la retejo de la Akademio, sed estas jam
> nun legebla ekzemple en Libera Folio:
>
> https://www.liberafolio.org/2023/10/07/10-a-oficiala-aldono-al-la-universala-vortaro/
>
>
>
> *Jouko Lindstedt,* akademiano
>
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231009/2d53595e/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo