[Eaf-informo] "finno" estas nun oficiala

Jouko Lindstedt jslindst at icloud.com
La Marras 7 15:00:13 EEST 2023


De tempo al tempo la Akademio de Esperanto publikigas tiel nomatajn Oficialajn Aldonojn (OA). Ilia celo estas normigi la lingvon aldonante vortojn al tiuj en la Fundamento de Esperanto. La Fundamenta vortaro kaj ĉiuj Oficialaj Aldonoj kune konsistigas la Akademian Vortaron, kiun sekvu ĉiuj kompilantoj de la ordinaraj vortaroj (ekzemple PIV).
 
En septembro la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon, kiu estas tre longa: ĝi enhavas 420 radikojn kaj 832 vortojn aŭ plurvortajn terminojn derivitajn de ili. La kaŭzo de ĝia nekutima amplekso estas, ke ĝi enhavas ĉefe geografiajn terminojn kaj nomojn de diversaj gentoj kaj lingvoj, el la tuta mondo.
 
Por ni finnoj estas interese, ke la radiko finn- fariĝis nun oficiala; pli frue ĝi estis ofte menciata en la akademiaj listoj de ”rekomendataj” geografiaj terminoj, sed tio ankoraŭ ne signifis oficialigon. Kiel nomon de nia lando la 10-a OA mencias unuavice la formon Finnlando, sed oni rajtas uzi ankaŭ Finnujo, kun la oficiala sufikso -uj-, kaj Finnio, kun la neofiala sufikso -i-. Oni povas esperi, ke la oficialigo de finno kaj Finnlando definitive ĉesigos diskuton pri suomo kaj Suomio, kiu de tempo al tempo reaperas.
 
La vorto finno, kiel ordinare ĉiuj tiel nomataj gentonomoj, havas du ĉefajn signifojn. Ĝi povas signifi anon de certa gento aŭ homgrupo, kiu parolas la finnan lingvon kaj loĝas ĉefe en Finnlando, sed iom ankaŭ en aliaj landoj. Sed ĝi povas signifi ankaŭ iun ajn loĝanton de Finnlando. En la dua senco oni povas laŭnecese uzi la vorton finnlandano, sed ordinare finno sufiĉas: se oni diras, ke la finnoj ŝatas saŭni, tio ne signifas, ke nur la finnlingvaj finnoj tion ŝatas.
 
Por difini la finnan lingvon, la Akademio oficialigis ankaŭ la radikon Ural-. En geografio oni nomas Uralo montaron kaj riveron ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio. La finna lingvo, kiel ankaŭ ekzemple la estona kaj la hungara, apartenas al lingvofamilio nomata uralaj lingvoj. (Iuj kutimas diri, ke la finna estas finn-ugra lingvo. La termino finn-ugra signifas aŭ ĝuste la samon kiel urala aŭ, alternative, la plej grandan subgrupon de la uralaj lingvoj. La radiko ugr- restas neoficiala.)
 
La 10-a OA inkluzivas ankaŭ la nomojn de la plej multaj ĉefurboj de diversaj landoj kaj de la plej multaj urboj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Oficialaj fariĝis nun Helsinko kaj Tampereo. La nomo de la plej nova finna kongresurbo Lahtio tamen ne estis oficialigita pro problemo en ĝia sonstrukturo: ankoraŭ neniu oficiala vorto havas la konsonanton h antaŭ alia konsonanto. Kompreneble la mankanta oficialigo ne malhelpas laŭplaĉe uzi la nomon, kiu ja aperis en ĉiuj kongresaj dokumentoj. Ankaŭ la nomo de la litova ĉefurbo kaj kongesurbo Vilno plu restas neoficiala pro malsamaj opinioj pri ĝia plej taŭga formo.
 
Ofialigita estis la nomo de la Balta Maro, sed ne la Finna Golfo, kiu estas pli malgranda marparto. El niaj najbaraj landoj kaj popoloj, estono, Estonujo, svedo, Svedujo kaj norvego, Norvegujo estis oficialigitaj jam en la 8-a OA; ruso kaj Rusujo (Ruslando) estas Fundamentaj. Ankaŭ latvo, Latvujo estis en la 8-a OA, sed litovo, Litovujo ricevis oficalan statuson nur nun samtempe kun finno, Finnlando. Pri ĉiuj landoj, kies nomoj estas formitaj kun la oficiala sufikso -uj-, oni rajtas uzi ankaŭ variantojn kun la neoficiala sufikso -i-.
 
La gentonomoj finno kaj litovo devis atendi sian oficialigon tiel longe pro duboj pri ilia formo. Iuj esperantistoj ne ŝatis la duoblan konsonanton -nn- ene de radiko; tiaj duoblaj konsonantoj ja estas maloftaj en Esperanto (escepte de kunmetitaj vortoj: sennoma), sed jam la Fundamento enhavas la virinan nomon Anno. Rilate la vorton litovo, temis pri tio, ĉu ĝuste tiu formo de la radiko estas la plej internacia. Sed nun la Akademio do flankenmetis tiajn dubojn kaj faris unusence aproban decidon pri finno kaj litovo.
 
La 10-a Oficiala Aldono aperos en la retejo de la Akademio, sed estas jam nun legebla ekzemple en Libera Folio:
https://www.liberafolio.org/2023/10/07/10-a-oficiala-aldono-al-la-universala-vortaro/ <https://www.liberafolio.org/2023/10/07/10-a-oficiala-aldono-al-la-universala-vortaro/> 
 
Jouko Lindstedt, akademiano



-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20231007/3a09273b/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo