[Eaf-informo] Kolizio

Osmo Buller osmobuller at gmail.com
To Elo 1 21:30:07 EEST 2024


Aŭskultante perradie koncerton el Lieksan Vaskiviikko (Festivalo de latuna
muziko en Lieksa) mi surpriziĝis aŭdi prezentadon de orkestro kun la
Esperanta nomo Kolizio. La anoncistino menciis, ke temas pri vorto el
Esperanto, sed ŝi misprononcis ĝin kiel "koliitsio". Kolizio estis fondita
en 2017 de ses ludistoj de latunaj blovinstrumentoj kun la tubjisto Petri
Keskitalo kiel gvidanto kaj ĉefa inspiranto. Kolizio kunigas klasikan
muzikon kaj ĵazon. Pasintjare ĝi aperigis sian unuan albumon, sed Keskitalo
mortis iom antaŭ tio. Eĉ la albumo havas Esperantan nomon, "Universala
albumo". Mi ne scias, kies ideo estis doni al la orkestro nomon en
Esperanto, sed pro la ĉefa rolo de Petri Keskitalo en la grupo oni povus
supozi, ke "kulpas" ĝuste li. Ŝajne la albumo ne aperis kiel kompakta disko
sed estas nur ciferece elŝutebla. Jen la adreso:
https://alba.fi/tuote/abcd-532-universala-albumo-digilataus/

Osmo Buller
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240801/1192462a/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo