[Eaf-informo] Trompaj mesaĝoj ankau en Esperanto
eafsekretario at esperanto.fi
eafsekretario at esperanto.fi
Ma toukokuu 6 15:03:00 EEST 2024
Saluton,
Dankon, Kalle, pro atento de mia eraro kun la vortoj "trombo" kaj
"trompo". Tipa finna eraro, kvankam temas pri grava afero. Fakte, mi eĉ
kontrolis la vorton, sed tamen skribis false.
Sed solvon kion fari por ĉesigi alvenon de tiaj mesaĝoj, scias verŝajne
neniu. Vilho, dankon pro via konsilo, sed miaopinie ne helpas sendado al
ricevantoj (kiuj estis ĉi-foje 88 almenaŭ): tio kauzas plian diskutadon
kaj plenigas retpoŝtajn kestojn.
Nun mi lasas la diskuton, sed vi aliaj povos diskuti ekzemple en Finna
Babilejo.
amike, Tiina O.
Kalle Kniivilä kirjoitti 4.5.2024 12:26:
> ★tromb/o
> 1 ❄ Rotacianta funelforma nubo, kiu malsupreniĝas al la maro k ensuĉas
> respondan volumenon da akvo, tiel ke la tuto prezentas kolonon inter
> la maro k la nubo: (analoge) sabla trombo Z. ☞ ciklono, tornado,
> uragano.
> 2 ⚕ Sangokoagulaĵo en vaskulo, kie ĝi estigas trombozon. ☞ kruoro.
>
> ---
> Kalle Kniivilä
> www.kniivila.net [1]
>
> pe 3. toukok. 2024 klo 20.51 Vilho Virtanen (virtanenvilho at gmail.com)
> kirjoitti:
> Se vi vidas la ricevantojn, vi tuj uzu "respondu al cxiu" kaj avertu
> ilin ke estas trompajxo.
>
> Vilho
>
> pe 3. toukok. 2024 klo 11.53 <eafsekretario at esperanto.fi> kirjoitti:
> Saluton!
>
> Verŝajne multaj el vi ricevis mesaĝon de Mrs. Maria Elisabath, kie oni
> promesis grandan monsumon. Almenaŭ por mi estis la unua tromba mesaĝo
> skribita en sufiĉe bona Esperanto. Estis sendita tiel, ke oni eĉ vidis
> la retpoŝtajn adresojn de la ricevantoj. Mi supozas, ke tamen neniu
> kredis la enhavon.
>
> En la retejo Finna Babilejo vi trovas finnlingvan artikolon pri la
> temo, bonvolu legi kaj komenti. Nomo de la artikolo estas
> Huijauskirjeitä liikkeellä esperantoksi.
>
> Amike, informe Tiina O.
> sekretario de EAF
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
Links:
------
[1] http://www.kniivila.net
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240506/bbfff30f/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo