[Eaf-informo] Trompaj mesaĝoj ankau en Esperanto

Vilho Virtanen virtanenvilho at gmail.com
Ke toukokuu 8 12:56:58 EEST 2024


Se vin ne interesas helpi ontajn viktimojn, sendu la liston de tiuj 88
adresoj al mi kaj mi helpos - se ne jam estas tro malfrue.

ma 6. toukok. 2024 klo 15.03 eafsekretario at esperanto.fi kirjoitti:

> Saluton,
> Dankon, Kalle, pro atento de mia eraro kun la vortoj "trombo" kaj
> "trompo". Tipa finna eraro, kvankam temas pri grava afero. Fakte, mi eĉ
> kontrolis la vorton, sed tamen skribis false.
>
> Sed solvon kion fari por ĉesigi alvenon de tiaj mesaĝoj, scias verŝajne
> neniu. Vilho, dankon pro via konsilo, sed miaopinie ne helpas sendado al
> ricevantoj (kiuj estis ĉi-foje 88 almenaŭ): tio kauzas plian diskutadon kaj
> plenigas retpoŝtajn kestojn.
>
> Nun mi lasas la diskuton, sed vi aliaj povos diskuti ekzemple en Finna
> Babilejo.
> amike, Tiina O.
>
> Kalle Kniivilä kirjoitti 4.5.2024 12:26:
>
> ★tromb/o
> 1 ❄ Rotacianta funelforma nubo, kiu malsupreniĝas al la maro k ensuĉas
> respondan volumenon da akvo, tiel ke la tuto prezentas kolonon inter
> la maro k la nubo: (analoge) sabla trombo Z. ☞ ciklono, tornado,
> uragano.
> 2 ⚕ Sangokoagulaĵo en vaskulo, kie ĝi estigas trombozon. ☞ kruoro.
>
>
> ---
> Kalle Kniivilä
> www.kniivila.net
>
> pe 3. toukok. 2024 klo 20.51 Vilho Virtanen (virtanenvilho at gmail.com)
> kirjoitti:
>
>
> Se vi vidas la ricevantojn, vi tuj uzu "respondu al cxiu" kaj avertu ilin
> ke estas trompajxo.
>
> Vilho
>
> pe 3. toukok. 2024 klo 11.53 <eafsekretario at esperanto.fi> kirjoitti:
>
>
> Saluton!
>
> Verŝajne multaj el vi ricevis mesaĝon de Mrs. Maria Elisabath, kie oni
> promesis grandan monsumon. Almenaŭ por mi estis la unua tromba mesaĝo
> skribita en sufiĉe bona Esperanto. Estis sendita tiel, ke oni eĉ vidis la
> retpoŝtajn adresojn de la ricevantoj. Mi supozas, ke tamen neniu kredis la
> enhavon.
>
> En la retejo Finna Babilejo vi trovas finnlingvan artikolon pri la temo,
> bonvolu legi kaj komenti. Nomo de la artikolo estas Huijauskirjeitä
> liikkeellä esperantoksi.
>
> Amike, informe Tiina O.
> sekretario de EAF
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
>
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240508/f12c2071/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo