[Eaf-informo] Saluton de stokholmaj esperantistoj.

Osmo Buller osmobuller at gmail.com
Ti toukokuu 14 19:46:26 EEST 2024


Okazis almenaŭ unu somera kurso en Punkaharju, nome en 1949, organizita de
Esperanto-Instituto de Finnlando. Ĝi daŭris de la 31-a de julio ĝis la 8-a
de aŭgusto. Mi hazarde havas numeron 8-10 / 1948 de Esperanta Finnlando kun
plurpaĝa artikolo invitanta partopreni. Verŝajne estis multaj
partoprenantoj, ĉar laŭ la artikolo la fama dana esperantisto L. Friis jam
intencis veni kun grupo de 40 homoj. Eble aperis raporto pri la semajno en
iu posta numero de EF, sed tian mi ne havas. Mi havas nur unuopajn numerojn
el la 40-aj ka 50-aj jaroj, sed ŝajne Esperanto-Instituto de Finnlando
okazigis sian someran kurson ĉiujare en alia loko. Almenaŭ en Somero kaj
Naatali ili okazis.

Osmo Buller

ma 13. toukok. 2024 klo 23.24 Soile Lingman (soilelingman at gmail.com)
kirjoitti:

> Mi partoprenis UK 1969 en Helsinki sed ankau la SAT-kongreson 1958 en
> Helsinki.  En unu skatoleto mi trovis malnovan poshtkarton kun bela finna
> pejsagho kaj  malantaue estis skribita ”Punkaharju, la plej favorata
> kursejo de EAF”.
>
> Chu iu de vi scias kiam EAF havis kursojn kaj konferencojn en Punkaharju
> kaj en kiu loko. Chu iu priskribis la historion de Esperanto en Finnlando?
>
> Printempajn salutojn
>
> Soile Lingman
>
> Skickat från min iPad
> --
> Eaf-informo mailing list
> Eaf-informo at esperanto.fi
> http://esperanto.fi/mailman/listinfo/eaf-informo_esperanto.fi
>
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20240514/60b3da31/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo