[Eaf-informo] Saluton de stokholmaj esperantistoj.

Brilanto brilanto at gmail.com
Ti toukokuu 14 21:16:07 EEST 2024


Resaluton,

kaj dankon pro via reago kaj demando pri la afero.
Mi komencis interesiĝi pri la arkivo de "Esperantolehti"/"Esperanta 
Finnlando" kaj aliaj publikaĵoj ekde la unua "organo" de EAF, "Finna 
Esperantisto" en 1907.

En la nuna stokejo/oficejo en Nesto troviĝas multo, sed mankas iuj numeroj.
Multo troviĝas en la paĝaro de la Nacia biblioteko (finna.fi), same 
troveblas multaj skanaĵoj de KUL, Katolika Universitato en Lublin, Pollando.

Tiujn troveblajn materialojn kaj pliajn mi kolektas, iom prilaboras  
(plikontrastigas, forigas makulojn ks) kaj iom post iom aldonos al 
retarkivo de EAF, parte alirebla tra la retpaĝo (Arkivo de Esperantolehti).

 > Mi hazarde havas numeron 8-10 / 1948 de Esperanta Finnlando kun 
plurpaĝa artikolo invitanta partopreni.

Tiu numero troviĝas sub la ligilo
https://drive.google.com/file/d/1cTbJoDuXKJ_1f7-X1Hk_qOdCGdWV8-V9/view?usp=drive_link

Bonvenon al eventualaj kontribuoj kaj plia interŝanĝo pri la publikaĵoj.
Por krei Historion de EAF estraraniĝis Erik von Hertzen fine de la 90aj, 
sed bedaurinde li baldau mortis, kaj troviĝis neniu daurigi tiun taskon...

Sunajn salutojn,
Robert Bogenschneider
vicestrarano kaj eksa ĉefredaktoro de Esperantolehti




Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo