[Eaf-informo] Kiel traduki la paskan frandaĵon mämmi en Esperanton? Ĉu vi havas Esperantlingvan recepton?
Juha Metsäkallas
Juha.Metsakallas at iki.fi
Ma Huhti 14 12:29:41 EEST 2025
Robert BOGENSCHNEIDER skribis 2025-04-11 je 22:40:
> 'meemi' (angle: meme) estas memeo, por mämmi povus taŭgi memio aŭ
> mamio, krom la klariga 'paska maltkaĉo' (longe kuirita); en la angla
> versio en Vikipedio legeblas anekdoto, kiu klarigas la rilaton inter
> 'paska' kaj la konsisto de la manĝaĵo, krom aserto pri 50 receptoj de
> la laŭdira kreinto en la itala ambasadejo... Kredu ĉion, kiu emas.
>
> Mi svage pensas pri Kalevalo, almenaŭ en la aldonaĵo aperas iuj
> vortklarigoj por antikvaj aĵoj.
>
> Paskajn salutojn,
> Robert.
Dankon, Robert, pro la nomo "memio". Do mi ekuzu ĝin.
--
Juha M.
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo