[Eaf-informo] Ĉiuj sep mumin-romanoj nun en Esperanto
Jouko Lindstedt
jslindst at icloud.com
Su Tammi 12 14:10:49 EET 2025
Ĉiuj sep mumin-romanoj nun en Esperanto
Ĉiuj sep klasikaj mumin-romanoj de Tove Jansson aperis Esperante en bela vesto, lerte tradukitaj de Sten Johansson, unu el la plej elstaraj Esperantaj verkistoj nuntempaj:
Kometo en Muminvalo
Ĉapelo de sorĉisto
Memoroj de Muminpatro
Somermeza dramo
Vintro en Muminvalo
La patro kaj la maro
Malfrue novembre
Krom ke indas legi ilin por lerni bonan Esperantan stilon, ili estas ankaŭ bonegaj donacoj al viaj eksterlandaj amikoj. Miaj personaj rekomendoj estas ”Ĉapelo de sorĉisto", ”Somermeza dramo” kaj ”Vintro en Muminvalo”, kiuj neforgeseble kaptas la etoson kaj magion de la finnaj somero kaj vintro. ”La patro kaj la maro”, kaj precipe ”Malfrue novembre”, estas verkitaj egale multe por plenkreskuloj kiel por infanoj.
Por konanto de la muminoj estas interesa ankaŭ tio, ke Johansson tradukis ĉiujn librojn laŭ la lasta aŭtora versio, ne laŭ tiuj pli fruaj versioj, sur kiuj baziĝas ekzemple la finnaj tradukoj. Do, se vi legis la librojn finne, precipe ”Kometo en Muminvalo” kaj ”Memoroj de Muminpatro” proponas al vi parte novan rakonton.
La librojn eldonis (kun subteno de Fondumo Esperanto) Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kiu nuntempe estas, apud Mondial, la plej aktiva Esperanto-eldonejo. Indas konatiĝi kun ties tuta sortimento por infanoj kaj plenkreskuloj: https://esperanto.org.uk/news/publishing/ <https://esperanto.org.uk/news/publishing/> (se vi vidas la paĝon angle, elektu Esperanton dekstre supre).
Bedaŭrinde ekzemple la libroservo de UEA ne vendas librojn de EAB. Oni povas mendi rekte de Britio, sed tiam oni en EU devas pagi iom da dogano. Pli facile estas mendi tra la retaj librovendejoj Adlibris aŭ Amazon. Indas serĉi per Jansson + iu(j) neĉapelita(j) vorto(j) en la titolo (kaze de ”Ĉapelo de sorĉisto”, provu per ”Capelo”).
Jouko Lindstedt
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250112/7773e5c3/attachment.html>
Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo