[Eaf-informo] Reklam-filmeto en Esperanto pri FIAT 125

Juha Metsäkallas Juha.Metsakallas at iki.fi
To Tammi 16 13:55:41 EET 2025


Saluton!

En UEA.facile aperis komence de januaro artikolo */Reklam-filmeto en 
Esperanto/*,

    https://uea.facila.org/artikoloj/tra-la-reto/reklam-filmeto-en-esperanto-r461/

en kiu Renato Corsetti rakontas, kiel li laboris kiel voĉaktoro, kiam la 
aŭtoproduktanto FIAT volis en 1972 krei ankaŭ esperantlingvan version de 
reklamfilmo prezentanta sian novan modelon FIAT 125.

La artikolo enhavas arkivan raraĵon, nome la tutan tiun reklamfilmon. En 
la sonregistraĵo aŭdeblas multaj eble ne tiel konataj vortoj rilataj al 
aŭtoj.

Kiel aldona allogaĵo mi menciu, ke la muzikon por la reklamo komponis 
*neniu alia ol Ennio Morricone*.


PS. Pri malfacilaĵoj kiel esprimi movon per aŭto mi skribis la 
finnalingvan artikolon /Autolla ajaminen/

    https://finnababilejo.fi/artikolo/juha_metsakallas/2024/09/autolla-ajaminen/


-- 
Juha Metsäkallas
-------------- seuraava osa --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://esperanto.fi/pipermail/eaf-informo_esperanto.fi/attachments/20250116/0287bc2f/attachment.html>


Lisätietoja postituslistasta Eaf-informo